Filtrar por género
- 95 - Enkonduko de la nova serio pri denaskuleco
Rebonvenon al LaBoRen!
En la enkonduka epizodo vi aŭdos pri kio temas la nova serio de La Bona Renkontiĝo. Ni okupiĝas pri la temo de denaskuleco. Aperos intervjuoj kun diversaj homoj: aktivuloj, denaskuloj, gepatroj rilate al la temo de edukado kun Esperanto.
La projekton helpas ESF (esperantic.org) kaj ni tre dankas la kunlaboradon al ili.
Fri, 27 Nov 2020 - 52min - 94 - La panjo de Stela – intervjuo kun Anna Besenyei
Ekkonu la panjon de "la voĉo de LaBoRen"! Pri mia denaskuleco demandas mi la plej proksiman fonton kiun eblas: venu la lasta intervjuo antaŭ la somera paŭzo, kun mia panjo, Anna Besenyei.
En tiu ĉi epizodo vipovos aŭdi:
pri kiel mia patrino reagis al tio, ke malgraŭ tio, ke mi estas denaskulo, mi neniam respondis Esperante al ŝi, reagojn al ĝeneralaj demandoj kiujn mi ricevas pri denaskuleco, kiajn riproĉojn mia panjo ricevis pro instrui Esperanton al mi, kiujn lingvojn miaj geavoj kaj mia patrino parolas/parolis, kiel influis kiujn lingvojn (ne) lerni la dua mondmilito, kiom da jaroj pasis inter kiam mia patrino la unuan fojon aŭdis pri Esperanto kaj ĝis ŝi finfine decidis lerni ĝin, malgraŭ la entuziasmo kial mia panjo ne uzis la lingvon dum 7-8 jaroj post ĝis lernado, pri partoprenado kaj organizado de renkontiĝoj, kial la Renkontiĝoj de Esperanistaj Familioj okazis tiom altnombre en Hungario, do fakte „ĉe ni”, kial ni fine ĉesis paroli Esperanton en la familio,kaj ankoraŭ multe-multe pli.
La ligilo al la enketilo pri la unua jaro de LaBoRen estas: https://tinyurl.com/y86xy6s2 Antaŭdankojn por viaj respondoj!
Ripozigan someran paŭzon al vi!
Thu, 19 Jul 2018 - 39min - 93 - Malmultkostaj programeroj! Sed kiel?
Malmultkostaj programeroj! Bone, sed serioze, kiel fari tion?
Kompreneble ni scias, ke bezonatas atentado pri la budĝeto: oni bezonas trovi neluksan ejon, kaj manĝon, poste nur prepari malmultkostajn programerojn kaj la tuton orkestri. Sonas facile? Certe ne!
La fakto, ke junularaj renkontiĝoj estas relative malmultkostaj dankeblas al la sindonemaj organizaj teamoj. Ili provas trovi solvojn por malpliigi la kostojn daŭre sen tro da kompromisoj al la tuta programo.
La baza regulo estas: malbona organizado pli kostas. Mi parolas pri tio, kie vi perdas monon, havas neatenditajn kostojn, se vi ne bone organizas.
Mi detaligas:
kiel malbona organizado altigas la kostojn por via renkontiĝo, kiel eviti tiujn problemojn, kiuj estas la programeroj kaj organizaj aferoj kiuj fakte kostas la plej multe en la budĝeto, kiel provi malpli kostigi ĝenerale multkostajn programerojn, konsilas pri kiu tipaj progameroj estas (preskaŭ) senpagaj, proponas bonetosigilojn por via evento.Ek al la defio de malmultkostaj programeroj!
Thu, 12 Jul 2018 - 27min - 92 - La bonŝanca denaskulo - intervjuo kun Klára Ertl
Stela intervjuas Klára Ertl pri denaskuleco. Ŝi estas juna psikologo de Amsterdamo, kaj havas multe da similaj spertoj kiel Stela. Estis tre gaja babilado pri familio, lingvoj, landoj kaj kulturoj.
En tiu ĉi epizodo ni babiladis:
pri ŝiaj gepatroj, la amuzaj historioj pri kiel ili eklernis Esperanton lingvoj, lingvodinamikoj kun la fratoj, kaj kiel tio ŝanĝiĝis pro translokiĝo de unu lando al la alia. Ni parolis pri: senhejmuloj kaj rifuĝintoj, pri ŝiaj studoj kaj volontulado, pri la simileco inter psikologio – kion ŝi studis, kaj sociologio – kion mi studis. Ni profunde pridiskutis kiel esti denaskulo influas la vivon, kaj kion oni havas, kion oni maltrafas, sed ĝenerale kial oni bonŝancas esti denaskulo.Kaj kompreneble ankoraŭ multe pli.
Por trovi aldonajn notojn kaj aliajn menciitajn aferojn pri nia babilado iru al https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2018/06/06/la-bonsanca-denaskulo-intervjuo-kun-klara-ertl/
Wed, 06 Jun 2018 - 51min - 91 - Rokstelulo de du mondoj - intervjuo kun Bertilo Wennergren
Stela intervjuas Bertilo Wennergren, kiu iĝis konata unue kiel rokmuzikisto en la Esperanto-rokbandoj Amplifiki kaj Persone. Nuntempe lia nomo pli ofte aperas rilate al Esperanto-gramatikaĵoj. Nome PMEG, aŭ Pomego (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), kies verkanto li estas.
El tiu ĉi babilado interalie vi ekscios pli:
pri denaskuleco; kio konvinkis lin lerni Esperanton? kial li lernis ankaŭ la svedan signolingvon? kompreneble pri Persone kaj Amplifiki; pri PMEG, kvereloj en la Esperanto-komunumo rilate al gramatiko kaj eĉ pri neduumaj Esperantistoj. kaj pri la sekreta revo, kion li ankoraŭ volonte farus en la Esperanta movado. Li ankoraŭ nenie parolis pri tio, do eble la respondo tre surprizos vin.Por detaloj pri la menciitaj organizoj, temoj, homoj, kaj aliaj movadaj rimarkoj vidu la blogon de Stela: https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2018/05/29/stelulo-de-du-mondoj-intervjuo-kun-bertilo-wennergren/
Mon, 28 May 2018 - 57min - 90 - Helpas min la tuta mondo - intervjuo kun Rob Moerbeek
Stela intervjuas Rob Moerbeek, kiu estas konata kiel LA provleganto de Esperantujo. Li laboris 32 jarojn, inter 1969 kaj 2001 kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA kaj poste daŭrigis volontule la laboron. Li estas honora membro de UEA, ILEI, ISEA. Por lia laboro li iĝis Kavaliro dum la Malferma Tago de UEA en aprilo 2018.
El tiu ĉi babilado vi ekscios pli pri
kion li pensas pri tio, ke li iĝis Kavaliro en la Ordeno de Oranje Nassau, kial gravas la blinduloj al li, kaj kiel ni povas helpi, kio bezonatas por bona UK, kio mankas de la UK-oj, kiel li kaj lia edzino, Nora helpis al komencantoj dum renkontiĝoj, kial li daŭre aktivas, eĉ post 6 jardekoj en la movado.Por detaloj pri la menciitaj organizoj, temoj, homoj, kaj aliaj movadaj rimarkoj vidu la blogon de Stela: https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2018/05/22/helpas-min-la-tuta-mondo-intervjuo-kun-rob-moerbeek/
Mon, 21 May 2018 - 39min - 89 - Mi bezonas teamanojn!Sun, 06 May 2018 - 16min
- 88 - La 5 plej grandaj eraroj de organizado
En tiu ĉi speciala epizodo mi pridiskutas kiuj estas la kvin plej grandaj eraroj dum la organizado de junularaj eventoj kaj laŭ eble kiel plej bone eviti ilin.
Ĉu vi konsentas pri la elekto? Ĉu vi pensas, ke grava eraro mankas? Ĉu vi ŝanĝus la sinsekvon en la listo? Via opinio gravas! Skribu al ni en twitter aŭ facebook, uzante #LaBoRen.
Thu, 26 Apr 2018 - 18min - 87 - Kiel verdigi vian renkontiĝon?
En tiu fina epizodo de la dua serio vi povos aŭdi ideojn pri kiel pensi pri la naturo, kaj protektado de la medio dum via renkontiĝo.
Kiel atenti pri tio, ke via renkontiĝo kiel eble plej malmulte da rubaĵo produktu? Oni povas fari (pli) ekologian trinkejon kaj gufujon! Kaj kion vi povas fari rilate al viaj programeroj?
Kiel vi povas inspiri viajn partoprenantojn por helpi malpliigi la rubaĵon aŭ almenaŭ iom pli ekologie vojaĝi? Ankaŭ en tiu epizodo venas multe da konsiloj, pripensidaĵoj kaj demandoj por rekonsideri vian organizstilon.
Thu, 01 Mar 2018 - 26min - 86 - Kiel vi ĝuos vian propran renkontiĝon?
Ripozado dum via renkontiĝo fakte signifas bonan planadon de la laboro antaŭ via evento komenciĝas. Kiam vi planas vian laboron, ankaŭ tion planu kiam vi ripozos. Kiel vi dividos la taskojn, ke la organizantoj povu ĝui la renkontiĝon ankaŭ.
Tiun taskon vi povos bone fari, se vi jam estas iom pli sperta organizanto, tamen mi konsilos pri kiel pensi pri tiu ĉi defio. Kiel provi certiĝi pri tio, ke ankaŭ viaj organizantoj povas partopreni, kunfesti kaj ripozi dum la renkontiĝo - ne nur labori, problemsolvi kaj kuri de unu loko al la alia?
Konsiloj de germanaj organizantoj kaj hungaraj spertoj montros al vi diversajn eblecojn por via teamo. Kial ne provi almenaŭ unu-du el ili?
Thu, 22 Feb 2018 - 27min - 85 - Denaskuloj inter si – intervjuo kun Gunnar R. Fischer
Gunnar R. Fischer, pli bone estas konata kiel Dĵ Kunar en la Esperanto-movado. Estas honoro, ke li iĝis la unua persono kiun por tiu ĉi podkasto Stela intervjuas.
Gunnar estas denaskulo el Germanio kaj eksa-prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo. Li estis organizanto de la legenda Internacia Seminario, kiu estis la novjara unusemajna renkontiĝo de GEJ. La amikeco de Gunnar kaj Stela estas jam preskaŭ 20-jara.
El tiu ĉi babilado vi ekscios pli pri kion signifas esti denaskulo, ni pridiskutas Esperanto-muzikon, diskotekon, la diferencojn inter junularaj Esperanto-renkontiĝoj antaŭ 20 jaroj kaj nun.
Vi ricevos ankaŭ multe multe da elstaraj konsiloj por via organizado!
Por detaloj pri la menciitaj temoj, homoj, muzikpecoj kaj aliaj movadaj rimarkoj vidu la blogon de Stela: https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2018/02/19/denaskuloj-inter-si-intervjuo-kun-gunnar-r-fischer/
Mon, 19 Feb 2018 - 52min - 84 - Ŝildoj, mapoj kaj surloka informado
Viaj partoprenantoj jam alvenis kaj akceptiĝis, sed nun bezonas informojn por komenci ekĝui la renkontiĝon. Kio, kie estas? Kie trovi la etoson?
Krom la tre praktikaj konsiloj mi komencos la epizodon per la klarigado kiom da energio vi povas ŝpari por viaj organizantoj per respondado de demandoj antaŭ ili aperas!
Speciala atento estos en la epizodo pri tio, kial tiu tasko rilate al ŝildoj kaj informado estas unu el la plej bonaj metodoj por envolvi la novulojn de via organiza teamo!
Thu, 15 Feb 2018 - 23min - 83 - Bonvenon! La akceptado de la partoprenantoj
Kion vi bezonas en via organizantejo? Kiel fari bonan akceptejon de via renkontiĝo? Kiel elekti la lokon por ili?
Same kiel pri multaj aliaj aferoj la serĉado kaj elektado de ejo por via renkontiĝo ankaŭ dependas de tio, ĉu vi havos lokon por instali bonan organizantejon. Se vi havas oportunan lokon por ĝi tio trankviligas kaj nekredeble multe helpas glatan organizadon de via aranĝo.
En la epizodo vi ricevas liston de aferoj kiujn vi kutime bezonas dum renkontiĝo kaj donas konsilojn kiel plej rapidigi la akceptadon de viaj partoprenantoj.
Wed, 07 Feb 2018 - 25min - 82 - Parolu pli laŭte! Sonsistemoj kaj koncertoj
Kiel organizi koncertojn por via renkontiĝo? Kiom da homoj povas maksimume ĝui akustikan koncerton? Kio estas fakte akustika koncerto? Kiujn erarojn ne faru dum la antaŭpreparado de la vespera programo?
Kiel ne kriu al viaj partoprenantoj? Bone, tiu ĉi demando ja estas facile. Neniu ŝatas se oni krias al ili. Sed ĉu vi fakte scias kion enhavas baza sonsistemo kaj kiel funkciigi ĝin por sukcesi eviti la kriadon?
En tiu ĉi longeta epizodo mi petis la helpon de Melono, kiu estas tre sperta sonteknikisto de pluraj junularaj renkontiĝoj, ke li konsilu pri la sonorigado por helpi amatorajn kaj naivajn organizantojn kiel mi.
Post tiu ĉi epizodo vi havos tre bonan ideon kiel certiĝi, ke via(j) koncerto(j) bonorde okazu. Mi detale pridiskutas pri kio atenti kaj kiel laŭeble plej bone eviti erarojn de tiu parto de la programo. Ĝi ja garantiite estos unu el la plej multkostaj partoj de via budĝeto. Kaj ni ne forgesu pri la nokto? Ĉu vi volas karaokeon aŭ diskejon ankaŭ? Do, aŭskultu tuj!
Ek al la dancado!
Wed, 24 Jan 2018 - 34min - 81 - Varbu por via renkontiĝo!
Kiel varbi por via renkontiĝo?
Ne estas sekreto, ke Esperantio ankoraŭ ne estas grandega, do persona varbado estas la plej bona metodo por inviti homojn al via renkontiĝo. Mi rakontas iomete pri tio, kiel oni varbis antaŭ la interreto ekzistis, kaj nun kun la apero de sociaj retejoj uzu la eblecojn, kiuj sinprezentas. La sekreto estas, ke vi daŭre devas varbi, ne nur unu aŭ du foje. Kio okazas, se vi ne povas mem fari tion? Do petu aliajn homojn por helpi! Amikojn, kaj instruistojn de la lingvo por varbi inter komencantoj-novuloj.
Thu, 18 Jan 2018 - 19min - 80 - JES 2017/2018 - la plendoj!
JES 2017-2018 okazis en Szczecin, Pollando, kaj ĝi estis bona! Sed tamen, la organizantoj faris kelkajn sufiĉe grandajn erarojn. En tiu ĉi epizodo sincere kaj direkte dispecigos tiujn fuŝojn. Proponos kelkajn aferojn kion fari aŭ ne fari la sekvan fojon.
Kiu plendo mankas? Ĉu estis io kio al vi ne plaĉis, sed mi ne menciis?
Wed, 10 Jan 2018 - 32min - 79 - JES 2017/2018 - la laŭdoj!Wed, 10 Jan 2018 - 20min
- 78 - Havu informplenan retpaĝon!
Multe da renkontiĝoj havas retpaĝon, sed ĉu bonan? Kiajn informojn vi aperigu, kio gravas?
Kio estas la plej granda miskompreno rilate al retpaĝoj? Kiuj estas tiuj du tute malsamaj taskoj kiuj ligiĝas al ĝi?
Konsiloj pri diversaj partoj de la retejo, listo de kiajn informojn viaj partoprenontoj bezonas.
La nova babilejo en telegramo troviĝas ĉi tie: https://t.me/joinchat/EbOV0RI2aECQRfxcaOokmA
Wed, 13 Dec 2017 - 22min - 77 - Kiel GLAT-igi, alirebligi vian renkontiĝon?
Kiel certiĝi, ke viaj partoprenantoj bone fartos dum via renkontiĝo? Venu epizodo numero 2 pri viaj partoprenantoj!
La graveco de bona informado, konduto-reguloj, kaj multe pli... Komprenu, ke vi devas atenti pri tio kio igas viajn partoprenantojn farti (mal)bone dum via renkontiĝo. Multe da malagrablajn okazaĵojn vi povas eviti, se vi bone informas la homojn. Temu pri kostoj, ejo, manĝaĵoj, necesejoj aŭ programeroj.
Legu la ideojn de Egalecen pri tiu ĉi temo: https://egalecen.org/2016/11/26/kvin-metodoj-por-certigi-ke-via-renkontigo-estu-alirebla-kaj-mojosa/ Rimedoj de Egalecen: https://egalecen.org/rimedoj/ Podkasto-epizodo pri alirebleco de Egalecen: https://egalecen.org/2017/10/16/egalecen-podkasto-02-alirebleco/
Wed, 06 Dec 2017 - 33min - 76 - Kiajn dokumentojn vi bezonas?
Mi ŝparos por vi multe da tempo per tiu ĉi epizodo! Vi aŭdos kiel elekti dokumentujon kiu pleje kongruas kun via stilo de organizado. Kiajn bazajn dokumentojn vi bezonas por la organizado?
La ekzemplo kiun mi uzas estas mia metodo por trovi la ĝustan ejon de renkontiĝo. Mi montros kial gravas klara kolektado de informoj por la teamo. Vi komprenos kial kaj kiel pli faciligos la organizadon bona sistemigo de la dokumentoj. Teda temo? Eble. Kerna parto de organizado? Jes!
Fri, 01 Dec 2017 - 30min - 75 - Kiel bone kunsidi?
La dua serio revenas per epizodo pri kiel bone, do fakte efike kunsidi.
Ĉu vi sciis, ke por bona kunsido vi ne bezonas ĉiujn el via teamo? Kaj tion, ke la antaŭpreparo same gravas kiel la kunsido mem?
Decidu kiel vi komunikos en via teamo, kaj poste havu klaran planon por kiam, pri kio kaj kun kiu kunsidi. Vi ĉesos havi senfinajn-longegajn-tedegajn kunsidojn post la aŭskultado de tiu ĉi epizodo, ĉar vi facile povos kompreni kion ŝanĝi por havi la rezultojn, kiujn vi bezonas.
Ni ĝojas reveni en vian vivon, kaj daŭrigi la podkastojn!
Wed, 22 Nov 2017 - 38min - 74 - Bazaj demandoj por plani renkontiĝon - resumo
Ni alvenis al la lasta epizodo de la unua serio de #LaBoRen! En tiu ĉi duonhoro mi uzos la tempon por kunigi la sciindaĵojn de la naŭ epizodoj en la formo de demandoj. Mi resumos tre rapide pri kio mi parolis ĝin nun, kiajn konsiderindaĵojn vi havu antaŭ komenci organizi por doni plenan bildon pri planado de ajna renkontiĝo.
Mi listos al vi la demandojn kiujn vi pripensu paŝo post paŝo por la konstruado de via renkontiĝo. Nun vi jam ekhavas bonan bazon por komenci la laboron. Mi esperas, ke je la fino de tiu ĉi epizodo vi havos klaran ideon kial vi organizas, kaj kion vi volas fari. Ek al la laboro!
Wed, 11 Oct 2017 - 28min - 73 - Kion enhavas la kotizo?
Kiam vi organizas renkontiĝon vi kutime kalkulas kotizon por pagigi per viaj partoprenantoj. Kion ĝi enhavas? Kio ĝi estas, kion ĝi ne enhavas?
Tiun komplikan demandon kun siaj kelkfoje malfacilaj reguloj provas mi iom pli simpligi por vi. Kiel ĉiam, gravas kion vi volas organizi kiajn programerojn vi elektas, kaj efektive kiom ili kostas. Ĉio estas demando de planado.
Wed, 04 Oct 2017 - 33min - 72 - Kiuj partoprenos vian renkontiĝon?
Kiel organizantoj kiel ni povas pensi pri niaj partoprenantoj? Kiaj kategorioj estas? Ĉu partoprenanto ne estas "simple" partoprenanto?
En tiu ĉi epizodo mi rakontos al vi kiel mi pensas pri la partoprenantoj, kiel tio helpas min pripensi la programerojn, kiel influas tio la organizadon. Havado de klara bildo pri kiujn vi volas inviti helpos vin decidi kion skribi sur vian retpaĝon, kiel inviti kaj kian etoson celi.
Do fakte, kiuj partoprenos vian renkontiĝon?
Fri, 29 Sep 2017 - 23min - 71 - Kion vi demandu en la aliĝilo?
Vi havas renkontiĝon, vi volas, ke homoj partoprenu. Sed por ke ili povu informi vin, ke ili fakte volas partopreni, ili devos plenigi aliĝilon por vi.
Kio estu en la aliĝilo? Kio gravas? Kial gravas aliĝilo? Kiujn datumojn vi bezonos, kiujn ne? Kion konsideri? Kiel aliĝilo helpas vian organizadon? Vi ricevos respondon al multe da demandoj en tiu epizodo pri aliĝiloj.
Wed, 13 Sep 2017 - 23min - 70 - Kial gravas viziti la ejon?
Vizitado de la ejo signifas multe pli ol vi pensas. Kompreneble, vi povas havi bonan ideon pri la ejo de via futura renkontiĝo tra la retejo, vidante kelkajn fotojn kaj priskribon pri la ĉambroj, komunaj ejoj. Tamen estas tute alia afero fakte esti surloke kaj persone povi sperti la etoson.
Ne nur pro tio gravas viziti. Havi personan kontakton kun la estroj de la junulargastejo aŭ kampadejo pli rapidigas la organizadon, ricevi respondojn surloke al mil demandoj ŝparas al via teamo multe da tempo kaj energio, aldona komunikado.
Scii kiom fakte daŭras atingi la ejon, aŭ kiom longa estas vere la distanco inter ejoj donos al vi multe pli bonan ideon kiel plani vian programon. Aldone, vizitado de la urbo, ĉirkaŭaĵo donas al vi la eblecon havi pliajn ideojn por programeroj, ekskursoj. Uzu la eblecon renkonti la lokajn Esperantistojn, viziti la turistoficejon kaj eventuale ankaŭ la urbestron aŭ lokajn oficistojn.
Sat, 09 Sep 2017 - 32min - 69 - Pri la manĝado
Eble vi ankoraŭ neniam pensis pri tio, ke manĝado estas programero. Grava parto de la organizado, ofte temo por la plej multe da plendoj dum via renkontiĝo. Ĝi prenas sufiĉe multe da tempo kaj samtempe donas la kadron al via taga programo.
Dum junularaj renkontiĝoj oni ĉiam organizas tion por la partoprenantoj, kutime oni ofertas tri fojan manĝadon dum la tago. Mi donas al vi ideojn pri kio atenti, se ne vi planas la menuon. Ankaŭ pri tio mi konsilas, kiam vi mem devas aranĝi la tuton dum via evento. Vi vere povas multon pripensi kaj fari por havi la plendojn je la minimuma nivelo fine de via renkontiĝo.
Sat, 19 Aug 2017 - 30min - 68 - Kiel elekti ejon?
Kie okazas via renkontiĝo estas unu el la kernaj demandoj de organizado. Depende de tio kian renkontiĝon vi volas fari, vi elektas la ejon. Tio estas la ora regulo: vi devas bone pripensi kion vi ne volos negoci rilate al viaj bezonoj por realigi la renkontiĝon, kiun vi volas.
Junularaj renkontiĝoj kutime havas programon, manĝadon kaj dormadon samloke. La organizantoj zorgas pri ĉiu tri parto de la evento, tio estas baza afero kutime. Se vi ne faras tion, vi bezonas informi viajn partoprenontojn pri tio. Mi donas konsilojn pri kio atenti, kiel pripensi kiel elekti lokon.
Fri, 11 Aug 2017 - 25min - 67 - Kion faras ĉeforganizanto?
Unu el la plej interesaj misteroj de la Esperanto-movado laŭ mi estas pensi ke oni povas havi renkontiĝon sen ĉeforganizanto. En tiu ĉi epizodo mi provas konvinki vin ke ne komencu serioze organizi renkontiĝon sen decidi, kiu estos la ĉeforganizanto de via evento.
Mi klarigas kial oni bezonas iun, kiu kunordigas la eventon. Kaj kio okazas, se vi ne havas tiun personon, kiuj problemoj aperos iam sendube? Kiel elekti la personon por la laboro?
En la dua parto de la podkasto (komence de la 17a minuto) mi klarigos kiajn taskojn havas ĉeforganizanto. Kion oni devas fari, kaj kion ne? Kial oni kutime ne volas esti ĉeforganizantoj?
Fine mi konsilas al la teammembroj kiel vi povas plej bone helpi la estron de via teamo por ke vi havu bonan renkontiĝon.
Tue, 01 Aug 2017 - 32min - 66 - Kial vi organizas?
Mi traktas la plej gravan demandon rilate al la organizado. Kial vi volas organizi? Kiuj estas viaj motivoj? Kio certigos, ke vi faros la laboron de la organizado? Antaŭ vi komencas ion ajn fari: pripensu kio estas la celo de via renkontiĝo, ĉar tio difinos viajn taskojn. Kian ejon serĉi, kie organizi, kiom da homoj inviti por kiom da tempo ktp.
Mi komencas la podkaston per komparado de plenkreskaj kaj junularaj renkontiĝoj, ke laŭ mia sperto kiel ili malsimilas. Se vi ankoraŭ ne partoprenis junularan Esperanto-renkontiĝon kiel ili aspektas nuntempe. Fine, ĉu vi emas organizi, sed ne scias kion kaj kiom longe? Mi donas al vi taskon je la fino de la podkasto, kaj vi havos bonan ekirpunkton por la pensado.
Wed, 26 Jul 2017 - 19min - 65 - Bonvenon al LaBoRen!
Kio estas La Bona Renkontiĝo projekto? Kaj kiu estas mi, Stela?
En la enkonduka epizodo de la serio mi prezentas min, iomete rakontas pri miaj spertoj en la movado kaj pri la celoj de la projekto. Kio ĝi estas, kion mi esperas transdoni en la podkastoj. Mi klarigas ke laŭ mi kiaj aranĝoj ekzistas nuntempe por junuloj en la movado, kaj tuj sukcesas eĉ enigi kritikon pri la nuntempaj aktivulaj renkontiĝoj.
Fine mi instigas vin pripensi kiajn spertojn vi havas kaj espere inspiri vin transdoni ilin al la sekva generacio.
Sat, 22 Jul 2017 - 12min - 63 - Neŭtralismo ne estas tiom neŭtrala – intervjuo kun Xana Paz
Xana estas portugala aktivulo de 20 jaroj. Ni babilados pri tio kion ŝi faras en SAT. Kiel tio rilatas al esti neŭtrala. Aŭ al formaleco. Ni parolos pri la loka movado en ŝia urbo, Oporto, Portugalio. Ŝi rakontas kiel interesaj diskutoj dum renkontiĝoj montras la valoron de Esperanto, ĉar vi povas ekhavi informojn kiujn vi ne povas legi en la novaĵoj.
Ankaŭ ni parolos pri tio kial ŝi ne partoprenis Universalan Kongreson en Lisbono, eĉ se ĝi okazis hejme. Kaj kompreneble pri multe pli, do aŭskultu la epizodon.
Thu, 20 Aug 2020 - 48min - 62 - post la reta IJK
En la enkonduka epizodo pri la reta IJK kie mi parolis pri miaj duboj pri organizado de reta renkontiĝo tiel ambicia kiel IJK.
Nun mi prezentas al vi rezulton. Kiel okazis la IJK? Kiaj estis la spertoj? Kiuj programeroj sukcesis la plej bone? Kian kritikon mi povas trovi.
Speciala parto de tiu ĉi epizodo estas, ke pro ĝia longeco mi aldonis muzikan paŭzon. Vi povos aŭskulti la gajninton de la Mondvizio!
Sat, 01 Aug 2020 - 52min - 61 - IJK reta
Mi parolas pri la sperto organizi la unuan retan IJK-on! Ŝanĝi de persona renkontiĝo al reta, kiel fari tion? Kio estas tio? Kiaj defioj aperas? Kiaj eblecoj aperas kiuj ne ekzistis antaŭe? Kio same malfacilas? Pri kio oni plendas nun?
Mi esperas, ke tiu ĉi epizodo inspiros vin por konsideri aliĝi al IJK 2020.
Mon, 06 Jul 2020 - 28min
Podcasts similares a La Bona Renkontiĝo
- Global News Podcast BBC World Service
- El Partidazo de COPE COPE
- Herrera en COPE COPE
- The Dan Bongino Show Cumulus Podcast Network | Dan Bongino
- Es la Mañana de Federico esRadio
- La Noche de Dieter esRadio
- Hondelatte Raconte - Christophe Hondelatte Europe 1
- Dateline NBC NBC News
- 財經一路發 News98
- La rosa de los vientos OndaCero
- Más de uno OndaCero
- La Zanzara Radio 24
- L'Heure Du Crime RTL
- El Larguero SER Podcast
- Nadie Sabe Nada SER Podcast
- SER Historia SER Podcast
- Todo Concostrina SER Podcast
- 安住紳一郎の日曜天国 TBS RADIO
- アンガールズのジャンピン[オールナイトニッポンPODCAST] ニッポン放送
- 辛坊治郎 ズーム そこまで言うか! ニッポン放送
- 飯田浩司のOK! Cozy up! Podcast ニッポン放送
- 吳淡如人生實用商學院 吳淡如
- 武田鉄矢・今朝の三枚おろし 文化放送PodcastQR
Otros podcasts de Educación
- Franck Ferrand raconte... Radio Classique
- Entrez dans l'Histoire RTL
- TED Talks Daily TED
- עושים היסטוריה עם רן לוי Osim Historia With Ran Levi רשת עושים היסטוריה
- POLISH YOUR POLISH intermediate podcast Andrzej Wołk
- לדבר ספרדית כמו מקומי 🌎 גיל זעירא
- The SIGMA Environmental, LLC Audio Channel SIGMA Environmental, LLC
- Einschlafen mit Wikipedia Wikipedia & Schønlein Media
- Zeitblende Schweizer Radio und Fernsehen (SRF)
- Intense Tips Stanley B.
- Harrisons dramatiska historia Historiska Media | Acast
- Explora Korado Korlević
- Povijest četvrtkom Dario Špelić
- TRUE LOVE Linn Schütze, Leonie Bartsch & Auf Ex Production
- La Venganza Será Terrible (oficial) Alejandro Dolina
- Conjure Queen Podcast Conjure Queen
- Dear Queen Dear Queen Podcast
- HistoryCast PodMedia
- De Laatste Queen Radio 1
- QUEEN TALK Queen Talk